Alcassaba Ait Ouzza, a Boumalne, sud del Marroc.
Roger Mimó:

LA RUTA DE LES MIL ALCASSABES

Hotel Tomboctou

La poemoj de Lluís Mimó Espinalt

Lluís Mimó.
Lluís Mimó Espinalt

Poemoj en esperanto

Odo a la paroloj

   El la Neni’ formiĝis l’universo.
Elvokis ĝin la forto de l’Parolo.
Ĉi granda fort’, al kiu donas verso
—almenau en la jam klasika skolo—
per rim’ kaj ritma takto harmonion,
troviĝas ĉie kun esenka rolo.
El maco faras vortoj Korpan Dion,
nur vortoj faras ĉiujn sakramentojn,
kaj vortoj fundamentas l’eklezion.
Per vortoj hom’ esprimas ĉiajn sentojn,
kaj nur per portprovizo riĉas penso.
Instinktus beste Hom’ se elementojn
parolajn ne disponus lia menso,
kaj kun la voĉ’ perdiĝusla homeco,
ĉar havus Hom’ nenion per kompenso.
   Disflugas la parol’ kun libereco,
mem efemera, sed longdaŭrefika;
ĝin bremsas pli malkuraĝec’ ol deco.
   Modiĝis nekohero vortimplika,
renverso kaj de proz kaj poezio,
kaj pro literatura grup’ cinika
pri l’artoj malaperis la nocio,
ĉar vortoj senenhavaj mistifikis
pri bel’, pri harmonio kaj pri ĉio
la publikon. Kritikist’ kritikis
je nom’ de nova art’ por tempo nova,
kaj tio por purig’ de l’cerb’ efikis,
sub sorĉ’ de l’vorto ‟modo” ĉiopova
ke ĉion oni volas nun varia,
prefere retroira ol senmova;
ĉu bona, ĉu malbona, sed alia.
   Defendas advokat’ en tribunalo
parole, laŭ tarif’ honoraria,
friponon aŭ viktimon kun egalo:
parolojn faris li fikspreza varo.
   Nek justo-sent’ nek justo-idealo;
juĝistojn nur generas… terminaro.
   Abundas profesiaj ĉarlatanoj
ne malpli ol la ondoj sur la maro.
Ĉe trompoŝtel’ ne solas la ciganoj,
ĝuantaj en ĉi arto ĝustan famon,
por kiu taŭgas vortoj pli ol manoj.
   Ne pensu vi ke ĉiuj faras samon!
Parolas multaj nur por la plezuro
mem aŭdi la sonoran frazornamon,
la ritman fluon de l’parol-murmuro!
De temp’ al tempo ili paŭze haltas
por sin aŭskulti. La koloraturo
kompensas de la senco tre malaltas
kaj ĉu pri Dio, mono, aŭ pilk-sportoj,
senĉese al l’oreloj trude saltas
nur vortoj, vortoj, vortoj, vortoj, vortoj.

Vana sopiro

En la impresa solo kaj kvieto
de ĉi arbaraj montoj tiel foraj,
skuiĝas draste miaj sentoj koraj:
natur’retenas min en sia reto.

Ĝi vekas en la kor’ sopiron ardan,
ke mi fandiĝu re, ĉe l’vivofino,
en loko tia al la tera sino.
Ho ve! Forpuŝas leĝ’ l’anhelon bardan,

ĉar rit’ kristana pro la reviviĝ’
de l’karno trudas, ke en sterka ter’
tombeja, aŭ en strikta putra niĉ’

polviĝu ni senfrukte; sen esper’
pri naturleĝa tera renaskiĝ’
en nova viv’ de floro kaj de ber’!

Trezoroj

   Iam portis naŭ piratoj
sur insulon Stevensonan
gemtrezoron galionan.
De la gemoj la karatoj
tiom nombris, tiel lumon
rebriligi ili povus
se la vojon lumo trovus
al la kofro, sub la humon,
kie regris grota nigro,
ke la suno kaj la steloj
ŝajnus palaj tra l’ĉieloj
laktovoje dum la migro.
   Sekvis spurojn Manituo
ĝis kaŝloko de l’trezoro,
kiun vidis Li sen boro
de la ter’ per kava truo.
Kaj kompatis Li l’gemspecon,
ke trezoris ĝi sen acio;
kaj ĝin dotis per konscio;
per ke ĝuu l’ekzistecon
kaj per tio ĝi feliĉu.
   Revis la trezor’ ekpense,
kaj ju pli ĝi strebis mense,
des pli la demand’ al si, ĉu
estas aŭ ne estas ĝi
centro de la universo,
aŭ ĉu estas pens-inverso
ĝia rev’-intuici’
des pli la demand’ korpreme
per la tub’ turmentis ĝin,
ĝis konkludis ĝi en fin’,
kaj ripetis ĝi voĉtreme:
–Estas mi, sen lum’, neni’!
Ĉar, sen lum’ kaj admiranto,
kio estas diamanto?
Kio, sen pirato, mi?
Sed, en ĉi pasiva stato,
lum’ rondiras ĉirkaŭ mi!
Min avidas kun pasi’
princo, reĝo kaj pirato!

   Ja, virin’, laŭ korp’ kaj menso,
estas gemtrezor, konscia
pri la trezoretco sia:
tiaj ŝiaj sent’ kaj penso!

Genocido

   En la nordorienta angulo
de la tero ibera, popolo
—rasmiksaĵo formita el godoj,
praloĝantoj iberaj kaj judoj—
konsistigis etnion el homoj
kun apartaj kvalitoj kaj virtoj.
   Laŭ la grundo formiĝis la lingvo
kun la duraj konturoj de l’ŝtonoj
kaj la mildo de l’verdo de ’pinoj
radikantaj sur sekaj montĉenoj.
Kaj ĝi iĝis laŭ la karaktero
de la homoj, per sama muldilo,
ĉar de l’tero ni estas formitaj.
Ja ‟patrujo” fariĝis koncepto
el l’ide’ de popolo plus tero
kun sameco kaj mora kaj lingva.
Katalunoj sentiĝis popolo:
am’ al ter’ kaj al gent’ nur signifis
civitanajn kvalitojn, ĉe ili,
por komuna strebado al bono.
   Ne hajmveis fremduloj ĉi-lande,
enkaptitaj en reto magia
de l’popol’ kaj de l’ter’ per subtilaj
fadenmasoj. Sed, ve! Sort’, fatale,
por ĉi gento gastama destinis
nur dispelon kaj disneniigon,
en simil’ al indiaj cent triboj,
kiujn oni en hejm’ senhejmigis.

Nia vojo

Se grimpas grute nia voj’,
ni man-enmane, dornevite,
al cel’ impetos lacon spite
kaj de l’strebado flagros ĝoj’.

Grumblo

Grumblas voĉ en mia sin’:
—kial mi ne havis ŝin
dum ŝi estis infanin’
de nin ligis la destin’?

Pejzaĝo

   Iris foje
bub’ survoje
al river’.
Tra l’aer’
brilis sun’
kiel nun
plu ne brilas,
kaj kardel’
flutis el
la tremol’
kun kant-sol’,
kun trilflu’,
kiajn plu
ĝi ne trilas.
Gaje-fole
kaj petole
bojis hund’
al hirund’
en la alt’
sen ekhalt’
krozadanta.
Plonĝis man’
de l’infan’
post ranid’
kun avid’
—sub betul’—
kun okul’
ĝojbrilanta.
   Brila ĝoj’!
Apud voj’
herbostri’,
kaj sur ĝi
en trankvil’
tintis gril’
ĉirpmuzikon.
Kvazaŭ flue
ondis blue
kiel lago
medikago;
sun’ florigis,
rubenigis
onobrikon.
Super ĝi,
fantazi’:
flirt de falava,
makulhava
papili’!
ĉion ĉi
la animo
de l’estul’
al spegul’
plej simile,
asimile
kaptoprenis
kaj retenis
kun estimo.
   Tiaj bildoj
iĝas ŝildoj
kontraŭ ĝenoj,
kontraŭ splenoj,
ĉe l’deklivo
de la vivo.
En ĉi aĝo,
ĉe subita
sink’ spirita,
kampoj tiras,
kor’ sopiras
kun avido
pri l’revido
de pejzaĝo!

Ribelo

   Mi ŝatas laŭiri uleksan vojeton
kaj spiti l’danĝeron pri vundado pika
de l’dornoj. Se tamen la fajro urtika
ardigas la sangon , mi ĝuas l’impeton
de l’sango, envejne torente fluanta.
   Mi ŝatas, grimpante sur vojoj zigzagaj
ĝis preter l’arbaroj abiaj kaj fragaj,
atingi la pinton de monto giganta
kaj ĝui desupre vidaĵojn olimpajn
kun streĉo de l’kruroj kaj ŝvelo de l’pulmoj,
defie al ventoj kaj tondroj kaj fulmoj.
   Sed, kila la vojojn ebenajn aŭ grimpajn?
Prefere senvojealiri la celon
elekte signitan, per venko de l’baroj,
tra montaj deklivoj aŭ densaj arbaroj!
   Ja, kontra la vojoj mi faras ribelon,
ĉar voj’ nin kondukas sub gvid’ kiel gregon.
Paŝante rektire, laŭ propra impulso,
mi sentas tempie la batojn de l’pulso:
mi amas liberon! Mi amas memregon!

Papilio en aŭtuno

Hela sun’
sur ĉielo
de aŭtun’!
Tra la helo,
tie ĉi
flirtafluga
papili’.
Korp’lanuga,
kaj pudrita
la flugil’
ventospita.
En trankvil’
ĝi senĝene
ĉi sezonon
ĝuas plene.
Sci-bezonon
ĝi ne havas;
ĝenus ĝin tro,
kaj ne savas
sci’ de l’vintro.

‟Opus Dei”

Pigmeeto pigmee malalta,
kun pigmea resento giganta,
eksopiris regadon pigmean
kaj submeton de l’homoj altkreskaj.
Kaj li revis etulan potencon
per kaŝiĝ’ kaj embusk’ kaj mistero;
per silenta svarmad’ de formikoj,
per vipura venen’ kaj insido.
Kaj li planis sekretan mond-regon,
konsekritan al dio pigmeo,
kaj ĉi verkon, kun falsa humilo,
li titolis ‟La Verko de Dio”.

Mia soneto (Al mia amatino)

Imagis mi en rev’ que per mia sonet’,
laŭ arte skulpta verk’ aŭ vibriga muziko,
laŭ nur la nuancar’ de l’plej lerta peniko,
mi trafe kantos vin kun juneca impet’.

Sed ve! fiaskis mi —ĝi ne estu sekret’—
ĉar mi baraktas nun en menskirla impliko:
por viaj ĉarm’ kaj bel’ ne sufiĉas apliko
de kiu ajn figur’ aŭ ajna epitet’.

Post senrezulta serĉ’ mi la muzojn alvokis,
ke helpu ĉiu art’, kaj de ĉiu translokis
al mens’ en miksamas’ belaĵon por ornam’;

sed iĝis tia miks’ de plastik’ kaj beletro
kaj de paŝtista flut’ en konfuz’ kun paletro,
ke nun la tuta kant’ rezultas amalgam’.

Kiam…

Kiam sunradi’ l’unua
sur la maro blua
brilas;
kiam frusomere
kaŝe enhedere
najtingal gracila
kun tonar’ facila
trilas;
kiam monda belo kaj seren’ anima
koincidas;
kiam vin mi vidas,
en mi iĝas helo de feliĉ’ senlima.

Nia hejmo

   Rava sonĝ’ estos la vivo kun la sorĉ’ de nia amo
kaj la dolĉo de la kisoj, kaj la ĉarmo sen komparo
kiu skuos niajn korojn ĉe l’ebrio de l’brakpremoj.
De l’odoro de l’violoj sub la sun de majmateno
nia amo mildecplena la aeron ŝarĝos dense,
kiam en feliĉ’ kompleta ni kunestos niahejme.
   Niahejme! Dia vorto, de l’paradiz’ sur la tero
reportanta la memoron! Estos hejm’unika, Ternjo,
nia hejmo.

Vespertoj

   Infanokule vidi
la pacon de l’vespero!
En vilaĝa somero
denove strate sidi!
   La lacon de l’laboro
ripozis porde l’viroj,
dum ene pri l’kuiroj
l’edzinoj en ĉi horo
trankvile prizorgadis.
   En kaĝo ĉirpis grilo;
fraŭlin’ per karbgladilo
dimanĉajn vestojn gladis.
   Susur’ de viraj voĉoj
kaj krioj de infanoj.
Parolas kamparanoj
pri ĉio sen riproĉoj:
pri la veteraj ŝanĝoj,
pri la sulfat’ de l’vitoj,
pri l’lokaj deputitoj
kaj pri l’impost-aranĝoj.
   Laŭlonge de la strato
zigzagas la vespertoj;
atestas pri mallertoj
inferaj ĉiu bato
de la flugil’ demona.
Knabar’ per ambaŭ manoj
batsvingas longajn kanojn
por ĉas’ de l’bird malbona.
Indulgi ĝin, simbolon
de la malbon’? Sensence
ni agus se intence
ni lasus kreski lolon.
Laŭ diro de l’popolo,
ĉe braĝa nazobrulo,
blasfemas ĉi flugulo
el la satana skolo.
   En la infana menso
transmondis pek’ demona;
la homo estis bona
sen misintenca penso.
   Ho fora infaneco!
Malofte plenaĝuloj
ekvidas per okuloj
el tiu homa speco.

La fantomo de Grésillon

   Laget’ de parko kun arbegoj
kaj ligna ponto japaneca
spegulas bildon de l’kastelo
de Grésillon. Kastelo reva!
   Apude de l’kastel’, gazona
herbejo kaj avelarbaro.
Nesurpaŝebla dens’! Ĝin boras
tuneloj-vojoj por trapaso.
   Sed ĉi kastel’ fantomon havas:
Ĝi ŝvebas en la koridoroj
kun verda stel’ sur tuko blanka.
Jen estas ĝi sur la persono,
jen en salon, jen sur benk’embra,
jen super naĝbasena sablo,
ĉar frate ĉiuj nur parolas
la homan lingvon Esperanto.

Subpalpebra lumo

   Kia plezur’ sternite kuŝi
sur montdekliv’, sub milda vent’
kaj varma sun’! Ho dolĉa sent’,
sen ia urĝ’ la tempon pusi!

   Ludas la vent’ sen ĉes’ retuŝi
formojn de nub’ kaj de l’torent’
forbruas flu’ kiel serpent’
kun nura cel’ silenton fuŝi.

   L’okulojn nun mi fermas mole:
filtriĝas lum’ tra la palpebroj,
kaj mi en lum’ mergiĝas sole,

la menso for de la tenebroj,
for de la mond’, en kiu fole
kuras amas’ kun monofebroj.

Fiero

   Estas fier’ malvirt’ malsprita;
parado preter ridindec’:
vidigas ĝin en unu pec’
vantulon, mem hom’ erudita

   Intelektul’ estas incita
montrante plumojn kontraŭ dec’:
estas fier’ malvirt’ malsprita,
parado preter ridindec’.

   Vi vidos ĝin sen pen’ medita:
estas fier’ el tia spec’,
ke por atesto de klerec’
ĝi estas tute malprofita.
Estas fier’ malvirt’ malsprita.

Por la ekzemplero de Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto destinita al la Muzeo de Esperanto en Vieno

   Kiel lanco kun milo forĝita
por ke kune ŝoviĝu falange
en batalo heroa kaj mita,
forĝesita rustiĝas senrange
en angul’ de salon’ de museo,
En sol’ ŝimos nun ĉi ekzemplero
atestant’ de batal’ pro l’Ideo.
Jen alsendas mi ĝin kun espero
ke, se venki l’aliaj ne povos,
postepoke ĝin, kvazaŭ mir-lampon,
Aladeno scivola eltrovos,
kaj malkovros geni’ ke sur kampon
lingvistikan Zamenhof alportis
fundamenton de plena logiko.
   Se pro tio la scio ne mortis,
de l’alsendo montriĝos l’efiko.

Tradukoj de poemoj al esperanto

La azeno (popola infana kanto)

Ho ve, hove, knabinoj,
malsanas la azen’!
Doloras ĝin la ventro,
doloras ĝin pied’.

Avenon ĝi ne manĝos,
piniojn manĝu ĝi;
Ne dormu ĝi en ŝatalo,
sed sur brodita lit’.

      Boligu vi
      akvon de rosmareno;
      boligu vi
      akvon de kamomil’.

Rimoj (Gustavo Adolfo Bécquer)

   Se, de viaj bluaj kampanuloj
         ĉe la luliĝ’,
kredas vi ke pasas surbalkone
         vent’ kun sopir’,
sciu ke, kaŝate de l’folioj,
         sopiras mi.

   Se, aŭdante ke susur’ konfuza
         sonas post vi,
kredas vi ke voĉ’vin nome vokas
         el malproksim’,
sciu ke, el la ĉirkaŭaj ombroj,
         vin konas mi.

   Se profundanokte vin ekpremas
         ĉe l’koro tim’,
ĉ ar vi sentas sur la lipoj blovon
         de brula spir’,
sciu ke, apude, nevideble,
         spiradas mi.

Rimoj (Gustavo Adolfo Bécquer)

   Kiel zefiro, kiu sangodoron
disblovas sur malluma kamp’ batala,
ŝarĝite de parfum’ kaj harmonio
en la silento de la nokto vagas;

simbolo de tenero kaj doloro,
en la terura dram’ de l’bardo angla,
la dolĉa Ofelia, sub frenezo,
ŝirante florojn kaj kantante pasas.

Vojirant’, ne estas vojo (Antonio Machado)

Estas la vojo viaj spuroj,
neni’ alia, vojirant’;
vojoirant’, ne estas vojo,
faras la vojon la irad’.
Per la irad’ fariĝas vojo,
kaj ĉe returno de l’rigard’
vidiĝas la vojstrek’ tretota
neniam alifoje jam.
Vojoirant’, ne estas vojo,
sed ŝaŭmostrioj sur la mar’.

Du kunikloj (Samaniego)

   En vepra densejo, de hundoj pelata,
kuniklo forkuras; tra l’vento ĝi sagas.
Eliras el sia loĝtru’ kamarado,
kaj krias: —Ekhaltu! Pro kio ĉi hasto?
—Du ruzaj vertragoj laŭ spuroj min flaras.
—Jes, venas du hundoj, sed ja ne vertragaj.
—Do kia ĝi estas, ĉi paro? —Perdrikaj
ĉashundoj. —Jes, kiel la onklo de mia
praavo! Vertragoj, vertragoj nur estas!—
   Dum tiaj disputoj, la hundoj ĝisvenas,
kaj kaptas ĉe l’kolo la stultajn kuniklojn.

(Moralejo)

   Se pro momentaj motivoj
iu forlasas gravaĵon,
li rememoru ĉi fablon.

(Joaquim Bartrina)

Mi perdas mian patron,
min skuas ĝema plor’;
mi perdas mian monon…
mi pafas cerbon for.

   Por monhava hom’ prospera,
estas Di’ juĝist’ severa;
por senmona hom’ malbrila,
estas Di’ ‟gardist’ civila”(*).

(*) Hispana ĝendarmo.

Poemoj en la kataluna lingvo

Poemoj en la hispana lingvo


Contacte amb l’autor: E-mail de Roger Mimó.

© Roger Mimó


La ruta de les mil alcassabes Roger Mimó Què és una alcassaba? Allotjar-se en una alcassaba. Comprar-se una alcassaba.
Llibres de Roger Mimó. Les muntanyes del Marroc. Inventari d’alcassabes. Tinghir i la vall del Todra Roger Mimó reviu el viatge d’Ali Bei.